La Traktato de Rapallo (itale Trattato di Rapallo, kroate Rapalski ugovor, slovene Rapalska pogodba) estis interkonsento inter la Regno de Italio kaj la Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, kiu celis solvi la problemon de kontrolo de kelkaj teritorioj kiuj estas nuntempe en la teritorioj de Kroatio kaj Slovenio.
La interkonsento estis subskribita la 12-an de novembro 1920 en Rapallo, kiu estas proksime de Ĝenovo en Italio. La streĉiteco inter la nova "jugoslava" regno kaj Italio ekestis kun la fino de Unua Mondmilito, kiam la Aŭstro-Hungara Imperio diseriĝis. Italio postulis teritoriojn de Aŭstrio-Hungario, precipe en la regiono de Istrio kaj Dalmatio, kiuj estis promesitaj al ĝi laŭ la Traktato de Londono, dum la tri-nacia "jugoslava" regno kiu estiĝis post la milito havis postulojn pri tiuj teritorioj, kiuj estas plejparte loĝataj de slavoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search